Libertarianismaj vidpunktoj pri enmigrado

Alia diskutata demando inter libertarianoj estas enmigrado.

La plimulto de libertarianoj opinias ke registaroj ne devus havi ian ajn aŭtoritaton por decidi la demandon pri kiu rajtas iri kien. Tamen, ili ankaŭ opinias ke individuoj rajtas malpermesi ke homoj transpaŝas trans iliaj privataj posedaĵoj, kaj finfine, ĉiu lando devus esti privataj posedaĵoj.

La disputo estas tial plejparte inter libertarianoj interesataj en registara politiko, supozante ke registaro ekzistas (sendepende de ĉu ĝi devus aŭ ne): kio devus registaroj fari mankante de libera merkato de enmigrado? Iuj libertarianoj argumentas ke ĉar registaro estas tiuprofunde en rabadon per bonfartŝtato, homoj kiuj pligrandigus la rabaĵojn ne devus esti permesata enmigri, aŭ ke ĉar ekzistas iaj specoj de enmigrantoj kiuj estus malakceptataj eĉ sen troa registara intervenado (eĉ se nur okaze de invadanta fremda armeo), sekve registaro devus almenaŭ malakcepti ĉi tiuj enmigrantoj, ĉar ĝi prenis la respondecon por regi enmigradon. Multaj libertarianoj pensas ke la demando estas senrilata al ili, kaj ili celas limigi registaron: se bonfartŝtato estus neakordigebla kun libera enmigrado, sekvus ke bonfartŝtato devus esti forigata, anstataŭ ol enmigrado regata.

Anarki-kapitalistoj eĉ argumentos ke se iuj enmigrantoj devus esti malakceptataj, do la rimedoj por fari tion devus esti redonataj al ĉiuj civitanoj, anstataŭ ol esti monopoligata de la registaro. Ĉiuokaze, anarki-kapitalistoj eble malkonsentas pri la finrezulto de enmigrado, sed ili konsentas ke la optimuma solvo eliĝus de libera merkato je juro kaj protektado.