Libertarianismaj vidpunktoj pri mortpuno

La plejmulto da libertarianoj opinias ke mortpuno estas ekstrema streĉado de ŝtato povo kaj estas malmulte utila en libera socio, dum ĝi estas tre utila por tiranoj. Iuj libertarianoj opinias ke punado estas pravigebla kiel malinklinigilo por aparte abomenaj krimoj kaj danĝeraj individuoj devus esti daŭre malkapabligitaj.

Multaj libertarianoj, inkluzive de la plejmulto da anarki-kapitalistoj, opinias ke puna justico ĝenerale ne devus ekzisti, sed nur venĝa justico. Laŭ ili, la mortpuno ne devus ekzisti, same kiel neniuj punoj devus ekzisti, sed nur venĝoj.

Kontraŭe, libertarianoj kredas je la rajto kaj kelkfoja neceso por sin turni al perforto por policaj celoj; laŭ ili, se oni ne povas alimaniero haltigi la kriminalan konduton de senrezerva krimulo, tiam li pravigeble estus mortigata.

Ĉiuokaze, laŭ anarki-kapitalistoj, juĝistoj, policanoj kaj aliaj leĝodevigistoj devus esti tiel respondecaj kiel iuj ajn civitanoj, kun neniu provolegio aŭ aparta rajto aŭ excepto. Ĉi tiu evitigos misuzadon de perforto ĝenerale, kaj de mortiga perforto specife.