Lignorikoltmaŝino

lignorikoltmaŝinolignorikoltoro estas speciala maŝino por la lignorikoltado.

La maŝino ligas la arbojn, faligas ilin kaj senbranĉigas ilin. Se samtempe la branĉoj estas prilborataj al lignoĉipsoj la maŝino nomiĝas lignoĉipsa rikoltmaŝino. Tiaj pezaj arbaraj maŝinoj bezonas pli densan reton de enarbaraj vojoj por monipuli la trunkoj ol la tradicia prilaboro en arbaro. Tiaj maŝinoj ŝanĝigis la forstado tutmonde kaj plirapidigis la laboron. En Germanujo oni uzis por la unua fojo grandskale tiaj maŝinoj post la traventa faligado de arboj dum la uraganojVivian“ (26a de februaro 1990), „Wiebke“ (1a de marto 1990) kaj „Kyrill“ (18a de januaro 2007); ekde tiam la apliko de lignorikoltmaŝinoj konstante kreskis. Tio ankaŭ kondukis al malpli da akcidentoj.[1]

Ekipaĵo redakti

videofilmo de lignorikoltmaŝino en Suomujo laborante

Hodiaŭ jenaj tipoj de lignorikoltatoroj estas aplikataj. La sinsekvo sekvas la ofteco de la apliko):

  1. Rado-lignorikolatoro kun du aŭ kvar aksoj
  2. elkavatoro, kun lignorikolta kapo raŭpoveturilo
  3. paŝelkavatoro, ankaŭ kun lignorikolta kapo [2] kaj malofte ankaŭ
  4. ŝovo lignorikoltatoro kun ŝoveblaj malantaŭaj radoj [3]

Rikoltatoroj precipe estas uzata en arbara mastrumado ĉe koniferoj(pingloarboj). La maŝinoj ne taŭgas por senbranĉigi foliarbojn.

 
laborkapo de la lignorikoltatoro 1170E de la firmao John Deere
 
lignorikolta kapo (hidraŭliko)
 
lignorikoltatoro en pinaro
 
lignorikolator „Timberjack“ 1070 D
 
traktoro por ŝovi la lignon

Ekologiaj efikoj redakti

 
damaĝita arbara grundo post apliko de lignorikoltatoro dum malsekaj kondiĉoj

Longdaŭra esploro esploras la damaĝojn de la apliko de maŝino kun pezo de pluraj tunoj sur la arbara grundo. Precipe oni esploras la problemon de grundodensigado kaj radikaj damaĝoj. Kelkaj esploroj supozigas, ke la arbara grundo bezonas pli ol 100 jaroj por regeneri. Ĉar la grundokompaktigado pro la enorma pezo de ĝis 60 tunoj kaj mallarĝa reto de la necesaj senarbaj strioj por prilaboro pro la distanco de nur 20 m ĉ., oni taksas, ke 20–25 % de la arbara surfaco estas longdaŭre damaĝata. [4]

Literaturo redakti

  • Arne Bergmann: Kundenorientierte Rohholzbereitstellung bei vollmechanisierter Holzernte. Ein System für die optimale Einteilung von Sägeabschnitten mit Bordcomputern auf Vollerntern. Dissertation. Universität Göttingen, Göttingen 1997,
  • Christoph Hoß: Menschengerechte Gestaltung des Harvestereinsatzes. Cuvillier, Göttingen 1994, ISBN 3-89588-039-6 (Dissertation Universität Göttingen 1994).
  • Reinhard Pausch: Ein System-Ansatz zur Untersuchung von Zusammenhängen zwischen Waldstruktur, Arbeitsvolumina und Kosten der technischen und biologischen Produktion in Forstrevieren ost- und nordbayerischer Mittelgebirge, Dissertation TU München 2002, (online PDF, 325 paĝoj, 3,1 MB).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.forstpraxis.de/arbeitsunfaelle Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine 09.12.2010 | Forsttechnik | Arbeitssicherheit Unfallserie im Herbst Die Land- und forstwirtschaftliche Berufsgenossenschaft (sekureco dum aŭtuna laboro. La agrikultura akcidentasekuro)
  2. verschiedene Harvester (Holzvollernter). Arkivita el la originalo je 2010-07-23. Alirita 2015-11-26.
  3. Schiebeharvester Highlander. Arkivita el la originalo je 2010-05-19. Alirita 2015-11-26.
  4. Wald unter Druck: Erntemaschinen gefährden die Forste Arkivigite je 2009-08-23 per la retarkivo Wayback Machine