Giganta likoperdo (science Calvatia gigantea) estas giganta polvofungo. Ĝi havas imponan fruktokorpon kiu atingas diametron inter 20 ĝis 50 centimetrojn kaj povus pezi ĝis 20 kilogramojn. Junaĝe ĝi havas blankan koloron. Kiam maturiĝas la fungo la spor-amaso bruniĝas. Scienculoj taksas ke la fungo enhavas 5 – 6 bilionoj da sporoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Likoperdo

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agaricales
Familio: Agaricaceae
Genro: Calvatia
Calvatia gigantea
(Batsch ex Pers.) Lloyd
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiam la fungo interne ankoraŭ blankas ĝi estas manĝebla. Oni povas nutri grandnombran familion per nur unu fungo. En la popola medicino de pasintaj jarcentoj oni uzis la sporojn por kuraci malbonkuraceblaj vundoj ekz. amputadoj. Mirinde la vundoj terapiitaj per la sporoj de polvofungo tre rapide saniĝis. Bedaŭrinde tute ne eblis ĝis nun kultivigi tiun fungospecon. Oni jam esploris la enhavstofojn de la fungo antaŭvide ĉu ekestos sukcesoj en la kultivado. Speciale la homeopatio sukcesis en kuracterapion de diversaj malsansimptomoj Ekzemple oni kuracis nazsangadon kiu aperis kiel akompana simtomo de kancero de lieno pere de sportinkturo de giganta polvfungo. Ankaŭ en la tradicia ĉina medicino la efiko de la mikoterapio estis tre konata, ekzemple kontraŭ inflamoj de tonsilo aŭ faringo.

Bibliografio redakti

Pliaj informoj legeblas germanlingve en: “Die Heilkraft der Pilze-gesund durch Mykotherapie“ de Prof.Dr.Jan Lelley; Econeldonejo 1997.