Dum tekstenigo, linifaldo estas aŭtomata transporto de tajpata vorto transiranta la dekstran marĝenon en la komencon de la sekva linio.

Simile, dum surekranigo de konservita teksto en linifalda reĝimo la komputilo transportas sur la novajn liniojn la tekston por kiu mankas loko en la kuranta linio, tiel ke oni povas legi ĝin sen horizontala rulumo.

Simile, ĉe enpaĝigo de teksto en tipografio, linifaldo estas distribuado de la teksto inter la linioj.

Kutime oni strebas rompi la tekston en konvenaj lokoj — ĉe spaceto, aŭ laŭ la reguloj de vortodivido.