Litostrato (greke: Λιθόστρατος, latine: Lithostratos, hebree: Gabbatà) estis ŝtona korto je 2500 kvadratmetroj, pavimita romistile en Jerusalemo. Ĝi etendiĝas, kiel indikas la evangelio de Johano, ĝuste kie komenciĝis la korto de la Antona Fortreso de la romia garnizono. Tie, dum la paskaj festoj kaj dumvintre, loĝadis la romia prokuroro. Se la greka termino aludas la pavimon, la hebrea termino, altrudita pro la fakto ke la Antona Fortreso situis sur la monteto plej alta el la kvar de la antikva Jerusalemo, aludas tiun “altaĵon”,

Jo 19,13 "Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo (Litostrato)". Latine: "et sedit pro tribunali in loco, qui dicitur lithostratos", sed en la hebrea lingvo "Gabata".

Tiu pavimo revestas ion gravan ĉar en Jerusalemo ne videblis, eĉ inter arkeologiaj restaĵoj, similajn pavimojn: tio ŝajnis konfirmi la opinion de kelkaj laŭ kiuj la evangelio de Johano estas teksto malfrua kaj verkita de la hazardulo. Sed la franca arkeologo Vincent, konsiderinte serioza la ĵohanan tekston, kaj spitante la sarkasmojn kaj mokaĵojn de “spertuloj”, ekfosis en la loko indikita: en 1927 oni povis vidi kaj treti la saman pavimon supozeble tretitan de Kristo kaj de Pilato juĝanta [1][rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj redakti

En arkeologio Litostrato signifas ankaŭ paviman mozaikon konstituatan je pecoj de marmoro kaj ŝtono varikoloraj kaj enŝovitaj sur bazo de eroj neregulaj.