La Liturgia purigilo estas objekto de la katolika liturgio[1].

La liturgia purigilo estas rektangulo el lina ŝtofo (sed foje estas permesitaj alitipoj de ŝtofo), kutime grande je 30x45 cm, kun malgranda kruco centre brodita, utiligita por purigi diversajn liturgiajn objektojn dum la Meso: la pateno antaŭ ol sur ĝin oni deponu la Ostion konsekritan; la kaliko antaŭ ol en ĝin oni verŝu la vinon kaj akvon; kaj, fine, la kaliko ĉe la fino de la Meso. Ankaŭ la sacerdoto sin purigas la manojn antaŭ ol tuŝi la eŭkaristiajn konsekritaĵojn, sed por tio li uzas alian liturgian purigilon diritan liturgian mantukon.

Ankaŭ la liturgia purigilo, kiel la ceteraj necesaĵoj por la celebro de la meso, kutime estas pretigitaj sur la altaro de akolitoj[2], kie estas establita tiu minora ordino; kie tio ne okazis aŭ malĉeestas akolitoj, iu ajn laiko estas rajtigita tion fari. Kutime, praktike, tiu tasko estas plenumata, en la respekto de la kanonaj kaj praktikaj normoj, de virinoj kaj junulinoj, kio iam estis absolute malpermesite.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Vidu kanonon 119 de Kodo de kanona juro
  2. Inter la kvar minore ordinitoj, (pordistoj, ekzorcistoj, lektoroj, al kiuj teologoj foje aldonas la subdiakonojn) nur la akolitoj estis rajtigitaj aliri kaj pretigi la altaron de la eŭkaristia celebro.