Loĝdiskriminacio rilatas al la diskriminacio, kiu influas la kapablon de persono lupreni aŭ aĉeti nemoveblaĵon.

La plej simpla formo de loĝdiskriminacio temas pri domposedanto kiu malakceptas proponojn de eblaj luantoj laŭ faktoroj kiel raso, aĝo, sekso, geedza stato, financado, seksa orientiĝo, kaj aliaj. La luiganto povas fari la diskriminacion eksplicite aŭ implicite. Loĝodiskriminacio ankaŭ povas okazi inter ekzistantaj luantoj, kiuj povas kontraŭi malutilan traktadon kompare kun aliaj pro la samaj kialoj. Loĝdiskriminacio povas konduki al spaca malegaleco kaj rasa segregacio, kiu, siavice, povas pliakrigi riĉaĵajn malegalecojn inter iuj grupoj.