La longhara rato estas sola specio de genro Lophiomys, apartenante al familio hamstrosimilaj (Cricetidae). Ĝi estas unu el la plej grandaj specioj de la familio, ĝi ne havas proksimajn bestoparencojn, tiel ĝi iom separas de la aliaj hamstroj.

Distribution of Lophiomys imhausi.png
Distribution of Lophiomys imhausi

Vivejo redakti

La longhara rato vivas en okcidenta Afriko, ĝis la 19-a jkarcento vivis ankaŭ sur la Araba Duoninsulo. Ĝi ŝatas la arbarojn aŭ arbustajn lokojn, ĝi povas lerte grimpi sur arboj, sed ĝi estas iomete malrapida.

Aspekto redakti

Ĝia korpo sen vosto longas ĉ. 30 centimetrojn, la vosto longas 18 cm. Ĝia pezo estas ĉ. 750 gramoj. La femalo estas iomete pli granda ol la masklo. Ĝi havas nigran aŭ brunan bazkoloron kun blankaj strioj kaj makuloj. La vostofino estas ĉiam blanka, sur la doro troviĝas harara kresto, kiu estas ĉiam pli malluma ol la ĉirkaŭa alia vilaro. Ĝia formo plej bonoe similas al tiu de la histrikedoj, ĝia kapo al tiu de la kobajo.

Vivkonduto redakti

Ĝi serĉas nutraĵon nur nokte, manĝante foliojn kaj grajnojn. Ĝi konsumas ilin en kaŭra stato sur la malnataŭaj kruroj, dum prenas la nutraĵon per la antaŭaj kruroj. Se oni ektimigas ĝin, abrupte straigas la dorsan krestohararon, kiu aspektigas ĝin pli granda. La predoserĉaj bestoj povas miksi ĝin en tiu stato kun la histrikedo kaj evitas ĝin.