Loro Parque
Loro Parque (en hispana "papagoparko") estas bestoĝardeno de 13,5 ha[1] situanta en la ĉirkaŭurbo de Puerto de la Cruz en Tenerife, Hispanio, kie ĝi estas hejmo de ampleksa kaj diversa rezervo de animalaj kaj plantaj specioj. La parko estis dekomence planita kiel "paradizo" por papagoj kaj disvolviĝis dum la jaroj al unu el plej gravaj allogaĵoj de Kanarioj, kun ĉirkaŭ 40 milionoj da vizitantoj ĝis nun.
Loro Parque | |
---|---|
bestoĝardeno, bird park [+] | |
Lando | Hispanio |
Regiono | Tenerife |
Situo | Puerto de la Cruz |
- koordinatoj | 28° 24′ 30″ N, 16° 33′ 51″ U (mapo)28.408333333333-16.564166666667Koordinatoj: 28° 24′ 30″ N, 16° 33′ 51″ U (mapo) [+] |
Akvokolektejo | 0,14 km² (14 ha) [+] |
Areo | 0,14 km² (14 ha)[1] [+] |
Estiĝo | 17-a de decembro 1972 |
Nombro de specioj | 570[1] |
Nombro de bestoj | 4500[1] |
Loro Parque | |
Vikimedia Komunejo: Loro Parque [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
Estas spektakloj fare de delfenoj kaj de Granda orcino. Tiuj foje atakis zorgistojn kaj eĉ mortigis unu kristnaske 2009.
Literaturo
redakti- Bruce Thomas Boehrer. Parrot Culture: Our 2,500-Year-Long Fascination with the World's Most Talkative Bird. University of Pennsylvania Press, 2004.
Eksteraj ligiloj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Loro Parque Teneriffa. Spanien-Reisemagazin.de. Alirita 2024-05-13.