Ludwig RÖLL estas germana doktoriĝita juristo kaj notario, aktiva en la iama Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 pri la fako "juro".

En 1972 Röll estis kiel sekretario-kasisto membro de la "Plenuma Komitato" (estraro) de IEAJ. Li kontribuas al la periodaĵo "Monato".

Literaturo redakti

  • 1974: Lapenna, Ivo [eld.]; Lins,Ulrich (red.); Carlevaro, Tazio. Esperanto en perspektivo - faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo. London [k.a.]: Universala Esperanto-Asocio, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo 1974, p. 511