Lumaj reakciojlumreakcioj estas tiu parto de la fotosintezo, en kiu la sunenergio transformiĝas kaj rezerviĝas en ĝenerala, kemia formo kiel en ATP kaj poste iĝas eluzebla por la planta organismo. Krom tio estiĝas ankaŭ tielnomataj reduktaj ekvivalentoj (ekz. NADPH), kiuj necesas krom la ATP por okazo de la fotosintezo en mallumaj reakcioj.

La lumo (fotonoj) altigas energionivelon de elektrono, kiu kondukas al la skizita reakcio.