Méhészeti Közlöny

Méhészeti Közlöny (Abelbreda Bulteno) estis abelbreda fakrevuo en Kolozsvár inter 1886 kaj 1950. Post dujara interrompo, ĝi aperis denove en 1921 unuiĝinte kun la similprofila revuo de Imre Gáll titolite Székely Méhészet. Ĝi estis la aldonaĵo de Erdélyi Gazda, ĝis 1927 ankaŭ ĝia titolpaĝo estas la sama kun tiu. Ĝi estis la posedo de Erdélyi Múzeum-Egyesület, la oficiala gazeto de la transilvania Abelbredista Asocio. Ĝiaj redaktoroj estis Bálint Török (agronomo), de 1938 Ferenc Seyfried. Ĝiaj kunlaborantoj kiel anoj de la redakcikomisiono estis: Lajos Paál Dálnoki, Elemér Kádár, Márton László, Lajos Boga, Péter Balázs, György Szentpétery.

Fontoj redakti