Ringo de Chiarraí

(Alidirektita el Mórchuaird Chiarraí)

La ringo de Chiarraíringo de Kerry (irlande Mórchuaird Chiarraí) estas 179[1] km longa panorama marborda vojo en la graflando Ciarraí en la sudokcidento de Irlando. La ŝoseo N70 estas tre mallarĝa kaj busoj rajtas veturi sur ĝi nur en la direkto kontraŭ horloĝmontrilo. La N70 iras de la duoninsulo Uíbh Ráthach (duoninsulo Iveragh) apud la marbordo de An Neidín (Kenmare) trans An Coireán (Waterville) al Cill Orglan (Killorglin); ekde tie en la lando trans Cill Airne (Killarney) kaj reen al An Neidín.

Vidindaĵoj redakti

Krom la marborda pejzaĝo ĉirkaŭ Cill Airne la restaŭritaj ŝtonfortresoj de An Chathair Gheal (Cahergall), Leaca na Buaile (Leacanabuaile) (apud Cathair Saidhbhín) (Cahersiveen) kaj la fortreso Staigue estas speciale vizitinda. Ogamo-ŝtonoj staras en Derrynane, Dunloe, Kilcoolagh. La ŝtonvico de Sraitheanna Liagáin Íochtar Cua apud An Coireán estas unu el la plej grandaj ŝtonvicoj de Irlando.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Fionn Davenport: Ireland. Lonely Planet, 2008, ISBN 978-1741046960, S. 258 (online)