De Marine Vrouwenafdeling (ofte mallongigita kiel Marva), estis sekcio de la Reĝa Mararmeo de Nederlando en kiu virinoj libervole povis servi en la mararmeo. La taskoj konsistis principe el subtenaj laboroj, tiel la viro povis esti liberigita por taskoj sur la floto.

Marva-aninoj dum la Internacia kvartaga marŝado de Nimego en 1959

La Marva fondiĝis je la 31-a de oktobro 1944 en Londono, kaj fariĝis en 1952 profesia korpuso.[1] Francien de Zeeuw estis la unua de Marva.

La Marva malfondiĝis je la 1-a de januaro 1982. Tio estis konforma al traktato de la Unuiĝintaj Nacioj rilate egalaj ŝancoj por viroj kaj virinoj.

Referencoj redakti

  1. Loo, Vilan van de. De vrouw beslist: de tweede feministische golf in Nederland, Wormer, Amsterdam, 2005, p.24, ISBN 9789066115446