MRAP
MRAP (el la angla Mine Resistant Ambush Protect ~ Mino-Rezista Embuska Protekto) estas veturilo, planita por travivi ĉevojajn mineksplodojn en Irako kaj aliajn atakojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/FPCougar.jpg/300px-FPCougar.jpg)
Ĝi estas tiel dizajnita, ke ĝi forkondukas la aerpremon de la ĉevojaj eksplodoj kaj havas pli fortan kirasadon (kaj tiel pezon) ol la antaŭe uzataj Humwee-kirasaŭtoj. Manpleno de firmaoj konstruas el ĝi tipojn. La forta konstruado de la MRAP-oj komenciĝis en 2007.