MS Paint Adventures

MS Paint Adventures ("MS Paint Aventuroj") estas usona kolekto de retkomiksojn. Ĝi estas skribita kaj ilustrita de Andrew Hussie. Laŭ korinklinoj, ĝi eble estas la plej longa kolekto de retkomiksoj en interreto.

Aventuroj redakti

Homestuck redakti

 

Homestuck ("hejmkaptita") estas la lasta kaj plej populara aventuro. Ĝi komenciĝis la 13an de aprilo 2009 kaj estas karakterizata per tempovojaĝado, mistero, kompleksa fikcia universo, kaj oftaj referencoj al la kulturo popo kaj antaŭaj aventuroj.

Esperanta tradukado estas en progreso.

Sweet Bro and Hella Jeff redakti

Sweet Bro and Hella Jeff (lit. "agrabla frato kaj infera Jeff", pli precize tradukita kiel "nekredebla Bro kaj mojosa Jeff") estas parodia retkomikso. Ĝi ofte uzas "ironian humuron", kiel troigaj kunpremaj artefaktoj kaj troa uzo de gramatikaj eraroj. Komune citita citaĵoj inkludas "I TOLD YOU ABOUT THE STAIRS BRO" ("MI RAKONTIS AL VI PRI LA ŜTUPAROJN BRO") kaj "THE SOCK RUSE WAS A........... DISTACTION, i HAVE the car" ("LA ŜTRUMPETAN ARTIFIKON ESTIS........... DISTRO, mi HAVAS la aŭton")

Ĝi estas tradukata al esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti