Koordinatoj:27° 05′ S 109° 23′ U / 27.083 °S, 109.383 °U / -27.083; -109.383 (mapo)

La pinto de la vulkano Maunga Terevaka troviĝas en la nordokcidenta parto de Paskinsulo

Maʻunga Terevaka (aŭ nur Terevaka) estas la plej alta (507 m s.m.), plej ampleksa kaj plej juna el la tri estingiĝintaj vulkanoj sur Paskinsulo. Ĝi estas ŝilda vulkano, kiu konsistigas grandan parton de la insulo. Sur ĝiaj deklivoj troviĝas multaj kromaj vulkankonusoj kaj krateroj. Lastfoje ĝi erupciis en pleistoceno kaj ĝi aĝas maksimume 400 000 jarojn. La lafa deklivo de la vulkano havas 100 ĝis 150 000 jarojn.

Surdeklive de la vulkano Terevaka troviĝas du minejoj, en kiuj la origina loĝantaro kreis statuojn moai. Sur la suda flanko de la kratero Rano Raraku estas minejo kie estiĝis plejmulto de la statuoj moai, kreitaj surinsule. La dua minejo troviĝas en la kratero Puna Pau, en kiu la statuoj estis kreataj el ruĝa, facile prilaborebla fandorestaĵo pukao.

Eksteraj ligiloj redakti