Magellan (Tjumeno)

plurfunkcia centro en Tjumeno (Rusio)

Magellan (ruse Магеллан) estas la plurfunkcia centro en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis malfermita la 10-an de oktobro 2013 kaj konsistas el tri partoj: aĉetcentro (la unuaj 4 etaĝoj), oficejaro (supraj etaĝoj kaj flanka parto), hotelo Mercure Tyumen Centre (flanka parto)[1].

Magellan
Магеллан

Enirejo de la oficejaro
komerca centro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 9′ 8″ N, 65° 34′ 1″ O (mapo)57.15222222222265.566944444444Koordinatoj: 57° 9′ 8″ N, 65° 34′ 1″ O (mapo)
Magellan (Tjumena provinco)
Magellan (Tjumena provinco)
DEC
Magellan
Magellan

Map

Adreso: strato 50 Let Oktjabrja 14
Malfermita en: 2013
Vendejoj: ĉirkaŭ 80
Areo: pli ol 100 000 m²
Etaĝoj: 15
Parkumejo: subtera kaj subĉiela
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Magellan
krom la aĉetcentro funkcias ankaŭ oficejaro kaj hotelo
vdr
Enirejo de la aĉetcentro
Enirejo de hotelo Mercure
Subtera parkumejo

Situo redakti

La plurfunkcia centro situas ĉe angulo de la stratoj 50 Let Oktjabrja kaj Maksim Gorkij kaj havas kelkajn enirejojn. La oficejaro de Rosneft havas enirejon de strato Maksim Gorkij, same kiel hotelo Mercure Tyumen Centre. La enirejo de la aĉetcentro situas ĉe angulo de stratoj Maksim Gorkij kaj 50 Let Oktjabrja.

Historio redakti

Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj sur tiu ĉi loko troviĝis la 5-a Ferbetona Fabriko, kiu sude limis al la fabriko Strojmaŝ. Post privatigo en la 1990-aj jaroj ĝi kolapsis kaj fine estis komplete detruita por liberigi spacon por pli profitaj entreprenoj. La konstruadon iniciatis influa loka komercisto Samvel Tonapetjan, kiu jam havis aĉetcentron "Kolumb" en alia urboparto. Unue li planis nomi ĝin "Maksim", sed fine decidis bapti ankaŭ sian duan aĉetcentron omaĝe al fama maristo[2]. Origine oni planis fari en unu el supraj etaĝoj sportejon kun baseno, sed tio ne okazis. Same ne estis plenumita promeso konstrui pluretaĝan parkumejon, kion postulis kontrakto kun korporacio Rosneft, aĉetinta flankan blokon de oficejoj. La konstruistoj proponis rekompence subĉielan parkumejon, aranĝitan surloke de detruita duetaĝa domo trans strato Maksim Gorkij, sed la korporacio malakceptis tion kaj gajnis sekvintajn procesojn[2].

La 5-an de septembro 2013 Magellan akceptis la unuajn vizitantojn kaj la 10-an de oktobro okazis la solena malfermo[1].

Priskribo redakti

Aĉetcentro redakti

La aĉetcentro okupas la unuajn 4 etaĝojn kun areo 19 000 m2 kaj proksimume 80 vendejoj.

En la unua etaĝo troviĝas superbazaro, salonoj de movtelefoniaj kompanioj, banko, kosmetika vendejo Rive Gauche, rapidmanĝejo KFC, apoteko kaj kelkaj butikoj.

En la dua etaĝo troviĝas butikoj de vestoj kaj akcesoraĵoj.

En la tria etaĝo troviĝas butikoj de vestoj, sporta superbazaro, vendejo de elektronikaĵoj kaj hejmaj teknikaĵoj, komputila vendejo kaj vendejoj de hejmaĵoj.

En la kvara etaĝo troviĝas kantino, riparejoj de vestoj kaj ŝuoj, tinkturejo, belecsalonoj, sportoklubo, vojaĝagentejo, dancoklubo, tekvondo-klubo, fotejo kaj vendejo de sportaj nutraĵoj.

La aĉetcentro havas formon de turo, en kies centro troviĝas rulŝtuparo. En ĉiu etaĝo rulŝtuparo estas direktita malsame, do por atingi sekvan etaĝon necesas ĉirkaŭiri duonon de la antaŭa etaĝo, kio estigas kritikojn de multaj vizitantoj. Oni povas uzi ankaŭ du liftojn, kiuj situas ĉe kontraŭaj flankoj de la aĉetcentro, dekstre kaj maldekstre de la enirejo.

Apud la rulŝtuparoj staras benkoj forme de vertikalaj kringoj kun molaj sidiloj interne. Funkcias senpaga Wi-Fi.

Hotelo redakti

La 4-stela hotelo Mercure Tyumen Center havas enirejon de sur strato Maksim Gorkij. Ĝi havas 192 ĉambrojn de 8 kategorioj.

En la unua etaĝo troviĝas baro Logovo (Bestokuŝejo), vizitebla ankaŭ de eksteruloj. En la kvina etaĝo situas restoracio La Taiga (Tajgo), kie manĝas gastoj. Tagmeze ankaŭ eksteruloj povas manĝi tie laŭ Smörgåsbord-sistemo, do preni iom ajn da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kontraŭ modesta prezo. Ĉe La Taiga funkcias aparta vestejo kaj kaso.

En la kvina etaĝo haveblas ĝis 6 lueblaj kunvenejoj, el kiuj la plej granda havas areon 162 m2. Per moveblaj septoj oni povas dividi aŭ unuigi la kunvenejojn. Tie ofte okazas prezentaĵoj kaj kunvenoj.

La tuta personaro parolas la anglan, iuj ankaŭ la francan kaj la germanan.

Parkumejoj redakti

Subĉiela parkumejo etendiĝas laŭlonge de la konstruaĵo kaj estas plenigata jam frumatene. La parkumejo trans strato Maksim Gorkij estas blokita de bariero kaj servas nur por kunlaborantoj kaj oficejo-luantoj de Magellan. Subtera parkumejo estas pagenda kaj malfermiĝas je la 10a matene. Ĝia enveturejo troviĝas en strato 50 Let Oktjabra kaj elveturejo en strato Maksim Gorkij. Ĝi estas ĥaosa, kun multaj kolonoj kaj parkum-lokoj desegnitaj sen konsideri tiujn obstaklojn. Oni povas supreniri rekte al la aĉetcentro laŭ ŝtuparo. Ekzistas ankaŭ lifto, kondukanta al hotelo Mercure Tyumen Centre, sed kutime ĝi estas barita kaj malŝaltita, uzata nur laŭ ordono de la hotelaj administrantoj.

Publika transporto redakti

La plej proksima haltejo situas trans strato 50 Let Oktjabrja kaj nomiĝas Business-center Pjotr Stolipin. Alia haltejo troviĝas trans strato Maksim Gorkij kaj nomiĝas Sportkompleks Strojmaŝ. Se transiri straton Maksim Gorkij kaj marŝi 120 metrojn laŭ strato 50 Let Oktjabrja, oni atingas haltejon Ulica Maksima Gorkogo (Strato Maksim Gorkij).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Открытие ТГК "Магеллан" прошло на мировом уровне (ruse). Newsprom.ru (2013-10-11). Arkivita el la originalo je 2019-03-05. Alirita 2019-03-05.
  2. 2,0 2,1 Михаил Королев (2014-10-16) Как Самвел и Серго из Тюмени перешли дорогу Сечину (ruse). Znak.com. Arkivita el la originalo je 2019-03-05. Alirita 2019-03-05.