Mahé (Sejŝeloj)

(Alidirektita el Mahé)

Mahé estas la plej granda el la 115 insuloj de la Sejŝeloj: Ĝi longas 28 km, larĝas 8 km kaj sume kovras 154,7 km² da areo. Sur la insulo loĝas 72.000 homoj, preskaŭ 90 procentaĵoj de la ŝtata loĝantaro. Urba centro de la insulo estas Viktorio, kiu konsideriĝas la plej malgranda nacia ĉefurbo de la Tero.

Mahé
insulo [+]

AkvejoHinda Oceano
InsularoSejŝeloj

Supermara alteco905 m [+]
Koordinatoj4° 41′ S, 55° 29′ O (mapo)-4.6855.48Koordinatoj: 4° 41′ S, 55° 29′ O (mapo)
Ĉefa lokoViktorio
- koordinatoj4° 41′ S, 55° 29′ O (mapo)-4.6855.48Koordinatoj: 4° 41′ S, 55° 29′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMorne Seychellois
- alteco905 m

Longo28 km (17 mi)
Larĝo8 km (5 mi)
Areo157,3 km² (15 730 ha) [+]
Loĝantaro77 000 [+] (2010)
HorzonoUTC+04:00 [+]

Mahé (Sejŝeloj) (Sejŝeloj)
Mahé (Sejŝeloj) (Sejŝeloj)
DEC
Map
Mahé
Vikimedia Komunejo:  Mahé, Seychelles [+]
vdr
plaĝo de Mahé

Ekde la inaŭguro de internacia flughaveno kaj la deklaro de ŝtata sendependeco disde la kolonia potenco Britio en 1976, Mahé estas la senkonkurenca trafika centro de la lando, aparte por eksterlandaj turistoj kiuj venas viziti la sejŝelan insularon.

Grandaj partoj de la granita insulo estas kovrataj per densaj arbaroj ofte vualitaj per nebulo. Pro la monto Morne Seychellois, kies pinto altas 905 super la marnivelo, Mahé ankaŭ estas la plej alta sejŝela insulo. Norde situas vasta mangleja ekosistemo.

haveno de la ĉefurbo Viktorio

En distanco de poe nur malmultaj kilometroj de Mahé, situas la malgrandaj insuloj Sainte Anne, Île au Cerf, Île Longue, Île Moyenne, Île Ronde, Île Sèche, Conception, Île Thérese, kaj Île aux Vaches.

El eŭropa vidpunkto, la insulo unuafoje malkovriĝis fare de angloj en la jaro 1609, sed ĝis ekspedicio de la franco Picault en la jaro 1742 restis neloĝata. La franca influo restis ĝis 1814, kiam la insulo kaj ankaŭ la aliaj 114 najbaraj insuloj de la Sejŝeloj estis okupitaj fare de la brita armeo kaj ĝis la deklaro de sendependeco en 1976 restis parto de la brita imperio.

4° 40' 50" sude, 55° 28' 54" oriente Mapo