Maiernigg (slov. Majernik) estas bienaro ĉe la suda bordo de la Wörthersee en Karintio, la loko estas parto de la komunumo Maria Wörth kaj havas 18 loĝantojn (stato 2001).

Maiernigg
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 46° 37′ N, 14° 14′ O (mapo)46.612314.2406Koordinatoj: 46° 37′ N, 14° 14′ O (mapo) [+]
Maiernigg (Aŭstrio)
Maiernigg (Aŭstrio)
DEC
Maiernigg
Maiernigg
Situo de Maiernigg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maiernigg [+]
vdr

Bad Maiernigg redakti

La liberaera naĝejo situas ankoraŭ en la komunumo Klagenfurt. Ĝin uzas multaj gastoj el la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ biciklovojo kondukas ĝis ĉi tiu verda instalaĵo ĉe la suda lagobordo. Ĝin tenas la Klagenfurter Stadtwerke.

Vilao Schwarzenfels redakti

 
Vilao Schwarzenfels en Maiernigg

La Viena arkitekto Friedrich Theuer konstruis la Vilaon Schwarzenfels en la jaroj 1893/1894 kiel sia feriovilao. De li ankaŭ originas la planoj por la vilao de Gustav Mahler en Maiernigg.

La domo staras en dominanta situo sur bastioneca teraso. Ĝi reprezentas esencan ekzemplon de malfruhistoriisma feriovilao laŭ la stilo de malnovgermana tendenco kaj estas duetaĝa domo, konsista el du enigataj konstrukorpoj. La verando ĉe la okcidenta fronto kun la supra sunteraso montras la formelementojn tipajn por malfruhistoriismo. La ĝardenpavilono, laŭ miksita konstrumaniero kun kruta konustegmento, kameno kaj rimarkindaj forĝoferaĵoj en la nordokcidenta angulo de la apogomuro kronita de murdentoj, estas parto de la ensemblo kaj kontribus al la romantisma efekto.

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch. Kärnten. Verlag Anton Schroll, Wien 2001, ISBN 3-7031-0712-X, S. 488-490.

Eksteraj ligiloj redakti

46.61231666666714.24055