Maj Sjöwall kaj Per Wahlöö
Maj SJÖWALL (* 25-a de septembro 1935 - 29-a de aprilo 2020) kaj Per WAHLÖÖ (5-a de aŭgusto 1926 – 23-a de junio 1975) estis geedzoj el Svedio, kiuj kune verkis ciklon de socikritikaj krimromanoj, kun ĉefrolulo polic-komisaro Martin Beck. Pluraj el la romanoj estis filmigitaj. Estis ankaŭ faritaj pliaj 24 filmoj kun ĉefrolulo Martin Beck kiuj ne estis bazitaj sur iuj el la romanoj.
Famaj verkojRedakti
- Roseanna (1965)
- Mannen som gick upp i rök (1966)
- Mannen på balkongen (1967)
- Den skrattande polisen (1968)
- Brandbilen som försvann (1969)
- Polis, polis, potatismos (1970)
- Den vedervärdige mannen från Säffle (1971)
- Det slutna rummet (1972)
- Polismördaren (1974)
- Terroristerna (1975)
Aperis en EsperantoRedakti
- Roseanna : romano pri krimo / Maj Sjöwall; Per Wahlöö; Malte Markheden [trad.]. - Motala: Progreso Eld., [1990]. - 143 p. - ISBN 91-87320-07-X