Makaa patako

valuto uzata en Makao

La makaa patako (ĉine 澳門圓, portugale pataca macaense) estas la monunuo de Makao. La internacia valuta kodo estas MOP. Unu patako konsistas el 100 Avos.[1]

Makaa patako
valuto • pataca • Juano
Ŝtato: Makao
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: MOP
Mallongigo: MOP
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 8,08 makaa patako

(la 22-an de junio 2022)

vdr

Cirkulas la sekvaj monbiletoj kaj moneroj:

  • monbiletoj : 10, 20, 50, 100, 500 kaj 1000 MOP
  • moneroj: 10, 20 kaj 50 Avos, 1, 2, 5 kaj MOP

La patako estas fikse ligita el la honkonga dolaro kaj do nerekte ligatas al la usona dolaro. En internacia komercado kutime pli uziĝas la honkonga dolaro ol la makaa patako, ĝi ankaŭ ene de Makao estas vaste akceptata.

Referencoj redakti

  1. The Pataca (angle). Monetary Authority of Macau. Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2022-06-22.

Eksteraj ligiloj redakti