Malaŭo

bulea funkcio

En logiko malaŭo[1]neko[2] estas duloka operacio Bulea, iam signata per ⊽, NEK, ↓ aŭ /; ĝi esprimeblas per la kombinaĵo

x⊽y = ¬(x∨y) = (¬x) ∧ (¬y)

La esprimon x⊽y oni voĉlegu «ikso malaŭ ipsilono», aŭ «nek ikso, nek ipsilono». La vertabelo:

x  0 0 1 1
y  0 1 1 0
--------------
x↓y 1 0 0 0

Malaŭo estas speciale interesa tial, ke ajna Bulea funkcio estas esprimebla per tiu sola operacio:

x ⊽ x = ¬x ∧ ¬x = ¬x;
(x⊽y) ⊽ (x⊽y) = x ∨ y
(x⊽x) ⊽ (y⊽y) = ¬(¬x∧¬x ∨ ¬(¬y ∧ ¬y)) = ¬¬x ∧ ¬¬y = x ∧ y

Noto redakti