Malaltaĵo estas formo enprofundigita (konkava) mergiĝanta sub sian ĉirkaŭaĵon. Morfografiaj tipoj de malaltaĵoj estas difinataj ekz. per rilato de longeco al larĝeco de ilia fundo. La malaltaĵoj povas esti per randaj deklivoj tute fermitaj (ekz. per dolinoj en karstaj regionoj).

Pend-malaltaĵoj estas malaltaĵoj rilate al ĉirkaŭaj altaĵoj, sed samtempe ili estas altaĵoj rilate al ĉirkaŭaj malaltaĵoj. Pend-malaltaĵoj estas ekz. seloj, pedvaloj, ks.