Malbone funkcianta aŭtismo

Malbone funkcionanta aŭtismo estas aŭtismo kun intelekta malkapablo (malpli ol 70 IQ). Simptomoj estas aŭtisma triaso (komunikantaj, socialaj kaj akomodaj malfacilaĵoj), kiuj manifestas severe. Oftaj estas bizara konduto, dormaj problemoj, agresivo kontraŭ aliaj personoj aŭ kontraŭ si mem.[1] Ĝi ne estas memstare en DSM-5 or ICD-10; oni uzas kodojn por aŭtismo kaj intelekta malkapablo.

Karakterizado redakti

Aŭtismo signifikas, ke la ulo montras malkapablon en reciprokaj sociaj kontakto, komunikado kaj fleksa konduto. Lia konduto estas limita, stereotipa kaj ripetita.[2]

En malbone funkcionanta aŭtismo estas sociaj kapabloj malbonaj. Al tiu povas aparteni malesto de kontakto per okuloj, maladekvata korpesprimo, kaj lasi sen respondo al parolo, konduto kaj emocioj de aliuloj. Sen tiuj kapabloj la ulo povas malfacile havi kontakton.[1]

La komunika perturbo estas severa. Kaj parolo kaj nonverbala komunikado estas perturbita. La ulo repetas vortojn aŭ frazojn, kaj ne havas kapablon por imagina ludo.[3] Sintenado estas karakterizebla per nefunkcionaj rutinoj kaj ritualoj, repetitivaj movoj kiel skuado de manoj aŭ grandaj nefunkcionaj movoj. Ankaŭ ilia interesto estas tre mallarĝa, kaj kompulsa. Ili ne ludas per ludiloj same kiel neaŭtismaj infanoj, sed ili pleje aŭdas, sentas aŭ flaras la ludilon. [4]

Kialoj redakti

Oni ĝenerale ne konas kialojn de aŭtismo, sed teorioj prediktas, ke aŭtismo estas genetika. Oni trovis iujn aliajn eblajn faktorojn,[5] pri kiuj skribas niu artikolo Aŭtismo. Esploroj trovis abnormalajn strukturojn en aŭtismaj cerboj.[3] Oni faris erksperimentojn, ĉu abnormaloj korelalas kun severeco de aŭtismo. Elia et al. (2000) ekzamenis per MRI mezsagitalan regionon de cerebro, mezan cerbon, cerebra vermo, corpus callosum kaj vermal lobules VI en VII de infanoj kun malbone funkcionanta aŭtismo. Iuj trovis rilatojn inter abnormalaĵoj kaj certaj funkcionoj, kiel memorio, motivacio kaj lernado, sed ili sugestis neceson de aliaj ekzamenoj por aprobi ĝin.[6] Aliaj grupoj trovis paralelan evolvon de aŭtismo kaj abnormalecoj, sed ne povis pruvi rilaton de abnormalaĵoj kaj severeco de aŭtismo.[3]

Rekonado redakti

Malbone funkcionanta aŭtismo neniam estis oficiala diagnoso en Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders de American Psychiatric Assoication. En DSM-4, ĝi estis aŭtismo kun intelekta malkapablo. Ĝi malestas en DSM-5.[2]

En DSM-5, aŭtismo estas dividita en tri grupoj laŭ funkcionado. Nivelo 3 estas la plej severa, kun ekstremaj severaj simptomoj de ĉiu kriterioj de aŭtismo: malkapabla komunikado (kaj verbala kaj neverbala); rigideco de konduto, malbona akomodo al ŝanĝoj, rigideco de atento, kaj malesto de akomodo al aliuloj. Iliaj interagoj kun aliuloj estas ekstreme limitigitaj, kaj respondas nur al direktaj interagoj.[4]

Laŭ ICD-10 ĝi estas aŭtismo evidenta pli frue ol 3 jaroj. Kriterioj estas uzado de lingvo (kaj parolado kaj komprenado); socialaj interagoj; kaj ludo. Ĝi postulas aliajn 6 simptomojn en tri ĉefaj kategoriojn, kiuj estas laŭ aŭtisma triaso. Intelekta malkapablo estas aldona.[7]

Terapio redakti

Neparolantaj uloj povas uzi augmentan kaj alternativan komunikadon por komuniki. Ili lernas komuniki per korpesprimoj, gestoj, imagoj, interaktivaj iloj kaj komputero.[8] Estas garnituro de imagoj kun nomo Picture Exchange Communication System (PECS), kiu estas disvastigita sistemo. Ĝi eblas ankaŭ kombinadon de imagoj.[9]

Oni povas uzi parol-lingvan terapion.[2] Laŭ Autism Speaks, ĝi subtenas kaj meĥanikon kaj uzadon de parolo, kune kun ĝiaj socialaj funkcioj.[9] Ankaŭ neparolantaj uloj povas labori kun logopediistoj por pli efektiva komunikado.[10] La logopediisto fokusas al individualaj bezonoj.

Okupa terapio okupiĝas per kapabloj necesaj por funkcionado en ĉiutaga vivo. Ĝi igas en hejmo, en lernejo kaj en laborejo de aŭtismulo, por instrui al la ulo higenion, ordenigon, kaj hejmlaborojn. Tiu helpas akomodi la ulon al lia ĉirkaŭaĵo.[11] Tiu helpas al aŭtismuloj pli igi en ilia ĉirkaŭaĵo.[9] La terapeŭto faras lian planon laŭ necesoj kaj celoj de la ulo, kaj laboras kun li.

Sensa integranta terapio helpas ĝustigadon al variantaj sensajn stimuloj. Multa aŭtismuloj estas tro senseblaj al iuj stimuloj, ekzemple al lumo aŭ sonoj, kaj ili troreagas tiujn. Ankaŭ estas ofta, ke aŭtismuloj ne reagas al iuj stimuloj, ekzemple se iu parolas al ili.[12] Terapioj uzas ludilojn, balancilojn kaj plonĝtabulojn,.[9] Plano de terapeŭto akomodiĝas al stimuloj, kiuj bezonas integradon.

Aplikita sintena analiso estas la plej efeketiva metodo laŭ American Academy of Pediatrics.[13] Ĝi fokusas al konduto, kaj instruas socialajn, ludajn, kaj komunikajn kapablojn.[14][15] Ĝi ankaŭ malfortas neadaptivajn kondutojn, kiel memagreso.[16] Ĝi uzas metodojn, kiel positiva kaj negativa afirmadon.[17]

Ne estas medikamentoj kontraŭ aŭtismo. Oni povas uzi medikamentojn kontraŭ akompanaj malsanoj, kiel depresio, anksioj aŭ kondutaj problemoj.[18] Tiu estas la lasta ilo.

Kritikoj redakti

Aktivistoj por rajtoj de aŭtismuloj kritikas labeloj kiel malbona kaj bona funkcionanta aŭtismo, ĉar oni ekspektas pli malmultan je infanoj, kiuj estas nomita malbone funkcionantaj.[19] La infano sentas tiun, ankaŭ se neniu diras tiun al ĝi. Vidu ankaŭ Golem-efekto kaj Pigmalion-efekto.

Alia kritiko estas fluktuado de funkcionado, kiun labeloj ne konsideras.[20]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Brambilla, P (2003). “Brain anatomy and development in autism: Review of structural MRI studies”, Brain Research Bulletin 61 (6), p. 557–569. doi:10.1016/j.brainresbull.2003.06.001. 
  2. 2,0 2,1 2,2 What is Autism, Asperger Syndrome, and Pervasive Developmental Disorders?. Alirita 16 December 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-12-28. Alirita 2019-08-25.
  3. 3,0 3,1 3,2 (2003) “Brain anatomy and development in autism: Review of structural MRI studies”, Brain Research Bulletin 61 (6), p. 557–569. doi:10.1016/j.brainresbull.2003.06.001. 
  4. 4,0 4,1 DSM-5 Diagnostic Criteria. Arkivita el la originalo je 2015-12-19. Alirita 16 December 2015.
  5. Autism Spectrum Disorder: Fact Sheet. Arkivita el la originalo je 2015-12-06. Alirita 16 December 2015. Arkivigite je 2015-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-12-06. Alirita 2019-09-01.
  6. (2000) “Clinical Correlates of Brain Morphometric Features of Subjects With Low-Functioning Autistic Disorder”, Journal of Child Neurology 15 (8), p. 504–508. doi:10.1177/088307380001500802. 
  7. Strunecká, A. (2011) Cellular and molecular biology of autism spectrum disorders. Bentham e Books, p. 4–5.
  8. Augmentative and Alternative Communication (AAC).
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 What Treatments are Available for Speech, Language and Motor Issues?. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2015-12-16.
  10. for you/parents-and-cares/pc speech and language therapy.aspx Speech and Language Therapy. [rompita ligilo]
  11. fact sheet.ashx Occupational Therapy's Role with Autism.
  12. “Autism Spectrum Disorders”. 
  13. (1 November 2007) “Management of Children With Autism Spectrum Disorders”, Pediatrics 120 (5), p. 1162–1182. doi:10.1542/peds.2007-2362. 
  14. Applied Behavioral Analysis (ABA): What is ABA?.
  15. (January-March 2012) “Treating adaptive living skills of persons with autism using applied behavior analysis: A review”, Research in Autism Spectrum Disorders 6 (1), p. 271–276. doi:10.1016/j.rasd.2011.05.008. 
  16. (November 2017) “Self-Injury in Autism Spectrum Disorder and Intellectual Disability: Exploring the Role of Reactivity to Pain and Sensory Input”, Brain Sci 7 (11), p. 140. doi:10.3390/brainsci7110140. 
  17. Applied Behavioral Strategies - Getting to Know ABA. Arkivita el la originalo je 2015-12-20. Alirita 2015-12-16. Arkivigite je 2019-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-24. Alirita 2022-07-31.
  18. Medications for Autism. Arkivita el la originalo je 2015-12-13. Alirita 2015-12-16.
  19. "More Problems with Functioning Labels", Ollibean, 2013-09-26. Kontrolita 2017-12-29. (en-US)
  20. Identity-First Autistic. Arkivita el la originalo je 2017-12-30. Alirita 2017-12-29. Arkivigite je 2017-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-30. Alirita 2019-09-15.