Maldungo de Walter Monegan

La maldungo de Walter Monegan, sciata kiel "The Alaska Public Safety Commissioner dismissal" kaj "Troopergate" en la angla, engaĝas tion, kiel Gubernatoro Sarah Palin maldungis la policanon Walter Monegan.

Palin, kiu en aŭgusto iĝis la vicprezidanta numumulo en la prezidanta elekto de 2008, diris, ke ŝi maldungis Monegan ĉar de "laboraferoj". Monegan diris, ke lia maldungo povus esti ligita al tio, ke li ne maldungis Mike Wooten, kiu estas Alaska policano kaj la eks-bofrato de Palin. Monegan diris, ke la gubernatoro mem, ŝia edzo, kaj membroj de ŝia helpantaro kaj ankaŭ la Ŝtata Advokato, multfoje parolis al li pri Wooten. Kiam Palin maldungis Monegan, Wooten estis en la mezo de kustodibatalo kun sia eksa edzino, Molly McCann, la fratino de Palin.

La 10-an de oktobro, 2008, la ŝtato Alasko konkludis, ke ŝi misuzis sian gubernatoran regpovon, kiam ŝi maldungis Walter Monegan la julion de 2008