Malfrua parolevoluo

Malfrua parolevoluo referas fenomenon, ke la infano signife malrapide komencas paroli. Oni devas distingi parolon kaj lingvon, ĉar la lasta povas malrapide evolui, sendepende de parolo (disfazio).

Infano kun malfrua parolevoluo kaj kun normala lingvoscio provas paroli kiel samaĝuloj, sed lia parolo estas malfacile aŭ tute ne komprenebla. Disfazio manifestiĝas simile, sed ĉar lingvo estas kondiĉo de parolo, la infano tute ne aŭ ne sufiĉe bone parolas kiel samaĝuloj. Ekstremo de ambaŭ estas alalio, kiam la kvinjara infano ne povas paroli tiel ke aliaj komprenu lin.

Simptomoj redakti

Oni grupigas simptomojn de malfrua parolevoluo laŭ statoj de parolevoluo, ekde 12 monatoj ĝis adoleskeco.[1][2]

12-monata infano ne uzas gestojn, nek ekzercas konsonantojn, ne vokalizas, ne komunikas siajn bezonojn. La infano ne uzas vortojn.

15-18 monata infano:[1][2]

  • Ne diras panjo kaj paĉjo.
  • Ne respondas al vorto ne, kaj ne uzas simplajn salutojn.
  • Ne povas identigi korpomembrojn.
  • Imitas malgracie.
  • Prefere gestas ol parolas.

18-monata infano uzas malpli ol 15 vortojn.[1][2]

Inter 2 kaj 4 jaroj:[1][2]

  • Ne povas paroli spontane
  • Ne povas diri frazojn kun 2 aŭ 3 vortoj.
  • Ne povas sekvi montron kaj ne povas sekvi simplajn ordonojn.
  • Ne povas montri uzadon de iloj de mastrumado.
  • Iuj konsonantoj ne estas elparolitaj en komenco aŭ fino de vortoj.
  • Ankaŭ la familio ne aŭ malfacile komprenas la parolon de infano.

Kialoj redakti

Ĝiaj kialoj faras parolon pli malfacila, ili povas esti organaj aŭ nervaj mankoj.[3] Parolorganoj povas esti mallertaj aŭ deformitaj. Se la kaŭzo estas nerva, ĝi povas esti centrala, kiam regiono por parolo en cerbo ne estas evoluita, aŭ malestas; aŭ periferia, kiam komunikado inter centralo kaj parolorganoj estas difekta. Foje estas problemoj ankaŭ kun nutrado, eble ekde naskiĝo.[1]

Tiuj povas rilati al malfrua parolevoluo: (Shriberg 1982):

  • Iuj meĥanismoj de parolo, parolo povas esti difektita de difektoj de aŭdado, parolmovoj aŭ vizaĝaj movoj.
  • Kognitivaj kaj lingvaj aspektoj, malevoluitaj pretecoj, kiel inteligento, komprenado de parolo, esprimaj kaj aliaj lingvaj pretecoj.
  • Psiĥosocialaj problemoj, kialoj kiel parencoj, pedagogoj, lernejo, memagreso, matureco.[4]

Aliaj kialoj povas esti fiziologa dislalio,[5]aŭtismo, apraksio,[6] aŭditiva prilabora perturbo,[1][3] aŭ intelekta malkapablo.[7] Laŭ Broomfield kaj Dodd, malfruas paro levoluo ĉe 6,4% de infanoj, kiuj ne havis tiujn simptomojn. Sed ili montris aliajn signojn de la perturbo, kiu eblas monitoradon kaj fruan evoluigadon.

Komunikaj pretecoj redakti

Infanoj havas variajn kapablojn, do oni devas atenti komunikacion de infano. Ekspertizistoj kaj gepatroj atentas la infanon hejme. La gepatroj kaj aliuloj devas helpi per tiuj:

  • Auskulti plenan mesaĝon de infano
  • Korekti vortojn ne direkte, ĉar tiu estus malagrabla, kaj la infano malpli parolus. Ili povas ripeti la vortojn korekte en respondo
  • Respekti la infanon kiel komunika partnero
  • Multe laŭdi la infanon.
  • Prelegado
  • Pli paroli, eldiri kialojn kaj konkludojn, pli demandi la infanon.

Evoluiĝo redakti

Post kiam oni rekonis alfrua parolevoluon, oni ekzamenas aŭdadon de infano, ĉu aŭda malkapablo malhelpas parolevoluon.[8] Post tiam oni povas plani terapion, kiu respektas personecon de infano, kialon, tipon kaj proceson de parolevoluo. Plej gravas parolterapio, sed estas korpaj kaj okupaj terapioj.

Holistika metodo de Maria Summer en Rankweil, Austrio promesas efikan kaj rapidan parolindukcion, korektadon de eraroj de spirado, artikulacio kaj parolo, kaj subtenadon de lernado nur en 60 okazoj. Ĝi uzas miokinetikajn ekzercojn, relaksadon, kaj ritmikajn spirajn ekzercojn.[9]

Korpaj kaj okupaj terapioj estas uzitaj se estas korpaj anomalioj, aŭ aŭtismo, aŭ prilaborado de lingvo estas konfuzita. Se estas aŭda malkapablo, oni instruas signolingvon por helpi evolui paroladon. Gepatroj estas la plej gravaj helpantoj.[2][10] La familio povas helpi per tiuj:

Se korpaj anomalioj malhelpas parolon, familio donas manĝaĵojn kun diversaj teksturoj por ekzerci kaj plifortigi makzelon. Novaj movigadoj estas ekzercitaj dum manĝado. Malpli ofta estas muzikterapio.[11]

Sekvoj redakti

Laŭ esploroj malfrua parolevoluo ofte venas kun problemoj de konduto, sociala vivo kaj emocio. Sen konvena evoluiĝo restas lingva komprenado (parolkomprenado, legado) malforta, do lernado iĝas malfacila. Ili havas pluan problemon kun komunikado kaj malpli povas iĝi rilatojn, kiuj malbonigas ilian psiĥosocialan vivon.[10] Povas resti disleksio, disgrafio, aŭ diskalkulio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Nelsen, Amy. Delayed Speech or Language Development. Alirita 2012-04-12.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 babycenter. Warning signs of a toddler's language delay. Alirita 2012-04-12.
  3. 3,0 3,1 3,2 University of Michigan. Speech and Language Delay and Disorder. Alirita 2012-04-22.
  4. Dodd, Barbara. (2013) Differential Diagnosis and Treatment of Children with Speech Disorder. John Wiley & Sons, p. 8. ISBN 1118713346.
  5. Dodd, Barbara. (2013) Differential Diagnosis and Treatment of Children with Speech Disorder. Johan Wiley & Sons, p. 275. ISBN 1118713346.
  6. Dodd, Barbara. (2013) Differential Diagnosis and Treatment of Children with Speech Disorder. John Wiley & Sons, p. 211. ISBN 1118713346.
  7. Dodd, Barbara. (2013) Differential Diagnosis and Treatment of Children with Speech Disorder. John Wiley & Songs, p. 244. ISBN 1118713346.
  8. 8,0 8,1 . Speech Delay. Arkivita el la originalo je 2012-02-29. Alirita 2012-04-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-29. Alirita 2017-12-30.
  9. (1955) “Delayed Speech and Developmental Aphasia”, Br Med J 2, p. 463. doi:10.1136/bmj.2.4937.463. 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Mann, Denise. Speech Delay in Kids Linked to Later Emotional Problems. Alirita 2012-04-22.
  11. (21 July 2010) “Effects of music therapy in the treatment of children with delayed speech development - results of a pilot study”, BMC Complement Altern Med 10, p. 39. doi:10.1186/1472-6882-10-39. Alirita 2012-04-22.. 

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Megkésett beszédfejlődés en la hungara Vikipedio.