La Malgranda Neto estas flankrivero de la Granda Neto en la akvokolekta areo de Skeldo.

La Malgranda Neto apud Kasterlee.

La rivero ekestas pro la kunfluado de multaj de pluvo nutrataj rojoj en la regiono Arendonk, Retie kaj Mol-Postel en Kampino, kaj gastigas multajn rarajn fiŝojn.

En Lier ĝi enfluas en la Granda Neto. Ambaŭ kune estas ekde tie nomataj la Malsupra Neto.

La Malgranda Neto fluas tra la municipoj Retie, Kasterlee, Geel, Olen, Herentals, Vorselaar, Grobbendonk kaj Nijlen.