Malhela ĉambro estas esprimo en la fotografio, kiu signifas ĉambron, kiu estas izolita de la ekstera lumo kaj permesas nur internan specialan nenaturan lumigon. Tiu ĉambro servas en la kemia (necifereca) fotografio kiel parto de la fotolaboratorio resp. kopiuzino.

En la malhela ĉambro

La relativa senlumeco aŭ limigo de la lumo je difinita spektro estas bezonata ĉe laboro kun lumsensaj materialoj, ekipitaj per fotoemulsio. Oni konstruas ĉe la ĉambro t.n. lumkluzon (plej ofte du pordoj), kiu ne permasas enfiltriĝon de lumo. Necesas ankaŭ ventoliloj por traaerumi la ejon.

Literaturo redakti

  • Theo Kisselbach: Dunkelkammer-Handbuch. Seebruck: Heering-Verlag 1971