Mali Lošinj

Mali Lošinj [loŝinj] estas kroata urbo, haveno kaj turisma centro sur la insulo Lošinj, pli precize sur la samnoma insula parto Mali Lošinj (Malgranda Loŝinj), en sudoriento de larĝa kaj bone protektita golfo. La klimato estas modera, la averaĝa temperaturo estas 7,3 °C (januaro) kaj 24,7° (julio). La jara averaĝa temperaturo estas 15 °C.

De la sudoriento de la golfo kondukas vojo al Veli Lošinj.

Mali Lošinj estas la ĉefa komunumo sur la insulo Lošinj, kun 8.388 loĝantoj.

La urbo, fotita de sur la maro.