Maltejo de Langensalza

Maltejo Langensalza (germane: Malzfabrik Langensalza, antaŭe Aktien-Malzfabrik Langensalza) estis la nomo de entrepreno fondita en 1872 en Bad Langensalza, Germanujo.

Iama Mezgermana maltejo, Bad Langensalza, Lange Straße 35 (2020)
Renesancstilaj portaloj

HistorioRedakti

1872: Fondo ĉe Ziegelhof nr 10Redakti

Instigoj je starigo de maltejo en Bad Langensalza venis el la politikistaro je la komenco de la periodo de spekulanto-kompanioj. Erfurta registarkonsilisto atentigis la urbestron Karl Adolf Cramer pri la fekunda situo de la urbo kaj la grandkvanta kultivado de hordeo en la medio. Kun administra helpo de Sangerhausen fonditis en 1872 la firmo Aktien-Malzfabrik Langensalza kun akcia kapital de po 50 miloj da taleroj por jaro. Por realigi la tuton akiritis fare de la bierfarejposedanto Christian Gottfried Reise areon kun en 1845 fondita privata bierfarejo ĉe Ziegelhof nr 10: Reise tuj dungitis pro sperteco lia bierfarada kaj inĝeniera. Post la malkonstruo de la bierfardomoj konstruitis la fabriko kun sekigejo, kaldronejo, maŝinejo, deponejo, kontoro kaj fontejo/garbejo. Granda vendo necesigis kontinuan pligrandigon de la fabrika teritorio. En 1884 aldonitis nova sekigejo al la deponejo kaj en 1892 starigitis nova malta garbejo. En 1899 aĉetitis la areo apuda Ziegelhof 9 por la sumo de 6.500 markoj. Ĉ. en 1900 konstruitis ŝtona ponto super la borderanta foso ĉe Eisenacher-strato por plibonigi la elveturadon suden. En 1907 firmestro Ernst Weiß iĝis kontrolkomisiestro kaj sub gvidado lia realiĝis en 1911/12 garbejo alta kiu ne tute tuŝis la t.n. Blankan turon. Ekde 1912 la fabrika areo denove pliampleksiĝis danke al la akiro de la grundoj de ĉe Ziegelhof nr 8.


Aliaj maltejoj en Langensalza estis tiam la en 1884 fare de Ernst Carl Hesse fondita akcia kompanio Thüringer Malzfabrik Langensalza AG kun ejoj ĉe Eisenacher-strato 11 kaj 16 kaj la fare de la iama bierfaristo kaj malto-komizo Konrad Hartung en 1911 fondita kompanio Mitteldeutsche Malzfabrik AG ĉe Lange-strato 35, kies domoj ĝis nun konserviĝis.

1915: kunfandiĝo dummiliteRedakti

 
Akcio de Malzwerke Malzfabrik Bad Langensalza und Hermann Wolff & Söhne (1923)
 
Ejoj longe de Lange-strato
 
Vido disde la korto

La Unua mondmilito kaŭzis al la maltejoj langensalza-aj multajn problemojn. En 1915 unue bankrotis Mitteldeutsche Malzfabrik AG kaj la produktado ŝanĝiĝis je brasiknapo-sekigado por surogatpan-bakado. En 1919 finiĝis ankaŭ la laboroj ĉe Thüringer Malzfabrik Langensalza AG (Ziegelhof 10) kiu ekproduktis avenaĵojn. Ambaŭ entreprenoj transprenitis finfine fare de Malzfabrik Langensalza AG.

En 1921/22 transprenitis sub la estrado de Otto Geisler eĉ la tradiciriĉa erfurta maltejo Malzfabrik Hermann Wolff & Söhne kaj iĝis ankaŭ nomoŝanĝo je Aktien Malzfabrik Langensalza und Hermann Wolff & Söhne AG. La kapitalo baza altiĝis je 3 milionoj da markoj. La iamaj memstaraj fabrikoj de ĉe Ziegelhof 9/10, Lange Straße 35, Eisenacher Straße 11 kaj Eisenacher Straße 16 ekfunkciis kiel etfilioj kun diversaj sekcioj.

1928: etendiĝoj novaj kaj krizojRedakti

Akiris en 1928 Otto Geisler por entrepreno lia la akcian plejmulton de la erfurta konkurencanto Malzfabriken J. Eisenberg & Etgersleben AG por la sumo de 2,4 milionoj da markoj per kreditoj de la bankoj Commerzbank kaj Bankhaus A.E. Wassermann. Dum la germana bankara krizo estis kolapso en 1932 kaj ne nur la akcioj devis redoniĝi al la menciitaj bankoj sed necesis ankaŭ pagi al ili kompensaĵon de 1,2 milionoj da markoj. Eĉ kunmeto kaj redukto de la kapitalo akcia ne vere malpli streĉis la situacion.

1936 kaj 1938, negocaj jaroj malbonaj, kialis por novaj malplialtigoj de la baza kapitalo. En 1939 kaj 1940 la maltejoj nur ricevis duonon de la hordeokvanto de la antaŭaj jaroj: tio nepris diversajn ĉedungitarajn konsekvencojn. Intertempe eĉ sekigejoj ordonitis laŭ § 26 de la militproduktadleĝaro Reichsleistungsgesetz zur kriegswirtschaftlichen Produktion disponigi ne pli bezonatajn ejojn por milita produktado. La keloj estis bombrifuĝejoj. La malfloro dungara kondukis en 1940 je nova bazkapitalmalaltigo egaligi la perdojn.

1945: postmilita mizeroRedakti

Post la Dua mondmilito la sovetia administrado maldungis la kontrolkomisiestraron. En la 18.2.1946 la tuto iĝis popolproprieta entrepreno. En la 1.2.1957 fariĝis kombinato VEB (K) Lebensmittelkombinat Bad Langensalza, kiu konsistis el kvar partoj, Malzfabrik, Mühlenwerke VEB Mühle Langensalza, Biowita Werk Langensalza eGmbH kaj Dryburg Kellerei. La konkreta produktadfino enmalteja ne konatas. La sekcioj de ĉe Eisenacher-strato 11 kaj 16 cediĝis al aliaj planoj kaj parte malkonstruitis.

La fabrikejo de ĉe Ziegelhof aljuĝitis fare de la lokaj aŭtoritatoj al ledaĵa kaj ŝua fabriko VEB Leder- und Schuhfabrik Bad Langensalza. Ĉio brulkonsumiĝis en la 9.4.1987 kaj fordono de la ruinoj iĝis inter januaro kaj februaro 1990.

Konserviĝis sole la ejoj ĉe Lange-strato kiuj estas monumentprotektitaĵoj. Fare de studentoj de Bauhaus-Universitato Vajmaro ellaboritis aliutiligkonceptoj.

LiteraturoRedakti

  • Nadine Michel, Stadtarchiv Bad Langensalza: Malzfabrik Bad Langensalza, ĉe Lost Places Thüringen, Langensalza 2000
  • Klaus Wugazzer: Weiter Stillstand an der alten Malzfabrik in Bad Langensalza, ĉe: TA, 6.1.2020, surrete
  • Wertpapierantiquariat Benecke & Rehse Wolfenbüttel: Aktien-Malzfabrik Langensalza und Hermann Wolff & Söhne AG,surrete

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malzfabriko Langensalza en la germana Vikipedio.