Tokso
(Alidirektita el Maltoksigo)
Tokso estas tipo de veneno, konsistanta el difinita kemia substanco: ekzemple cianida acido, brucino, striknino estas toksoj (el PIV). Kvankam deveninta el sama radiko, toksino estas alia koncepto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Hazard_T.svg/250px-Hazard_T.svg.png)
Tokso estas farita de homoj aŭ enmetita en la medio fare de homa agado.[1] Tio kontrastas kun toksino, kiu estas veneno produktita nature de organismo (ekz. planto, animalo, insekto).[2]
El la radiko tokso oni povas aliri la jenajn esperantajn vortojn: toksa, toksi, toksado, tokseco, toksiĝi, toksiĝemulo, toksomanio, toksomaniulo, toksologo, toksologio, antitokso, kontraŭtokso, sentoksigi, sentoksigado, teletokso, teletoksado.
Pesticidoj
redaktiKelkaj toksoj estas specife disvolvigitaj por lukti kontraŭ plagoj, nome pesticidoj kiaj
- insekticidoj por mortigi insektojn
- herbicidoj por mortigi fiherbojn,
- Manĝokonservaj produktoj por mortigi mikro-organismojn