Mantuko de Eisenach

La Mallarĝa domo de Eisenach (ankaŭ: Mantuko de Eisenach; germane: Schmales Haus von Eisenach) estas trabfakaĵo ĉe Johannisplatz 9 en Eisenach. Temas pri unu el la plej mallarĝaj ejoj enloĝataj en Germanujo kun siaj 2,05 metroj kaj projekciaĵo horizontala de 20 m². Danke al alteco de 8,50 metroj ĝi etendiĝas je du etaĝoj. Ĝia ekzakta konstrudato malkonatas supozate esti estinta antaŭ ĉ. 250 jaroj.

Domo mallarĝa ĉe la ajzenaĥa Johano-placo
Domo mallarĝa, maldekstre en la eosta parto de Johano-placo

Historio redakti

En artikolo de la ĵurnalo "Eisenacher Tagespost" de la 4.12.1900 konstatitis ke la planita konstruo de pli altaj domoj en la ĉirkaŭaĵo plifaciligos la okulfrapiĝo de la etaĵo; samgazete en la 12.3.1903 anoncitis ties restaŭrado kaj alifarbiĝo fasada. Sed antaŭ la komenciĝo restaŭrada la tiama posedanto, hotelservanto kaj portisto Wilhelm Köhler devis defendi la dometon kontraŭ malkonstruplanoj ĉar ĝi ĝenis diversaj aliaj konstruplanoj. Danke al engaĝiĝo de grandduka distriktestro kaj ministerio en Vajmaro ĝi saviĝis. La kortega ĉefĉarpentisto Gustav Voigt subtenitis la novfaro fasada laŭ secesistilo de la periodo de spekulanto-kompanioj. Ĝia aspekto tia allogas onin ĝis hodiaŭ.

Longe post la rekonstruo de 1902/03 la enireja zono uzitis kiel venda zono por fruktoj, legomoj kaj tropikaĵoj. Ĉirkaŭ la jaro 1940 ekposedantis la magazenet-estrino Luise Fritsch. Pro nova farbo ĝi eknomitis viŝtuko. La termino unue aperis en letero de la konstrupolicejo skribite okaze de la renoviĝo.[1] La ĝis nun lastpasina ŝanĝo posedantece iĝis en 1974 kiam Klaus Trippstein kun la helpo de amikoj kaj konatuloj paŝon post paŝo savis la endanĝerigitan ejon kaj faris en 1983 kaj 2000 ĝeneralan restaŭron de la fasado. La filo de Klaus Trippstein (kromnomo Trippus) ofertis post ties morto al la urbo Eisenach aĉeton de ĝi por pli daŭripova perspektivo.[2]

Graveco redakti

La Mallarĝa domo estas la plej mallarĝa, enloĝata framskeletaĵo de tuta Germanujo kaj fremdultrafike gravis kiel unuaranga vizitadmagneto. Por daŭre sekurigi ĝian ekziston ĝi akiritis en la 21.8.2020 fare de la nova Protektotmonumenta fondaĵo Eisenach. Krom la kuracfonttrinkejo en la uesto de la urbo baldaŭ ankaŭ la Mallarĝa domo malfermiĝos, laŭ la volo de Klaus Trippstein, al ĉiuj interesatoj. La meblaro tamen ne formoviĝos (bildoj, etplastikoj ceramikaĵoj ktp.) Turistgvidantoj invitatas konduki la gastojn tien; krome estas ene ekde 1991 eta kaj interesa galerio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Atentigotas tamen ke en la germana la termino Handtuchhaus ĝenerale aplikatas por treetaj dometoj.
  2. Katja Schmidberger "Neue Stiftung kauft das berühmte Schmale Haus in Eisenach", TA, 9.9.2020
50.97438888888910.324305555556