Marŝo de la reĝo Malbruko

Marŝo de la reĝo Malbruko estas popoldanco de Loreno kaj Alzaco.

Pozicio de la partoprenantoj

redakti

La gedancantoj duopiĝas kaj desegnas cirklon. La viroj estas interne de la cirklo kaj ĉiu prenas la proksiman manon de sia partnerino.

  • 1-Unue : La gedancantoj antaŭeniras duope ok paŝojn marŝante sur la cirklo laŭ la inversa direkto de la horloĝ-montrilo
  • 2-Due : La gedancantoj ĉesas teni la manon. La viroj duonturniĝas. Ĉiuj antaŭeniras ok paŝojn. La virinoj iras samdirekten kiel en 1, la viroj iras malsamdirekten.
  • 3- Trie : Ĉiu viro prenas la manojn de la plej proksima virino. Oni tenas sian partneron per du manoj, kaj oni antaŭeniras sur la circklo dek-ses flankpaŝojn (laŭ la sama direkto kiel en 1).

Vidu ankaŭ

redakti