Marakva forcejo

La marakva forcejo (angle Seawater Greenhouse) estas forcejo, kiu entenas sensaligan instalaĵon kaj kies akvobezono estas kovrita el la marakvo. La forcejo tiel imitas la naturan akvocirkuladon en pli malgranda versio. Ĝi uzas parte sun- kaj ventoenergion por la procezo, estas konstruita el ŝtalo.

La teknologion ellaboris, evoluigis ekde 1991 brita entrepreno (Seawater Greenhouse Ltd.) kaj estas ekde fino de la 1990-aj jaroj merkat-preta. Ĝis nun (2010) ekzistas tri forcejoj kun tiu teknologio: unu sur la kanaria insulo Tenerifo (1992, eksperimenta forcejo), unu en Omano (2006) kaj unu en emirlando Abu-Dabio (Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, 2000).