Marcelle Turin-Montagnon

franca esperantisto

Marcelle TURIN-MONTAGNON (naskiĝis en 1914; mortis la 3-an de decembro 1991 en Pontarlier, Francio) estis franca esperantistino.

Antaŭ la dua mondmilito, ŝi servis kiel ĉefperanto de TJO (la praulo de TEJO) en Francio.[1] Post la milito, spite al la kontraŭgermana etoso, ŝi iris bonvenigi la novan GEJ-sekcion. Post la morto de sia edzo Gaston Turin, ŝi postsekvis lin instruante Esperanton en liceo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri muziko.

Fonto redakti

  1. La Junu Vivo, oktobro/novembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 58.