Maria Vesperbild estas parto de la komunumo Ziemetshausen en la sudo de Germanio. La loĝloko situas en la distrikto Günzburg de la Ŝvabio en la federacia lando Bavario Temas pri konata katolikisma pilgrimejo. Maria Vesperbild troviĝas 1 kilometron sudoriente de la komunuma centro de Ziemetshausen borde de la federacia strato B 300, kaj proksimume 30 kilometrojn sudokcidente de Aŭgsburgo. Ĉiujare inter 400.000 kaj 500.000 katolikoj pilgrimas al ikono de la funebranta Sankta Maria en loka pilgrima groto.

Pilgrima preĝejo Maria Vesperbild redakti

Dum la jaro 1650 borde de la vojo inter la loĝlokoj Ziemetshausen kaj Langenneufnach kiel signo de danko pro la fino de la Tridekjara Milito estis konstruigita kampara kapelo. Dum la jaro 1673 la kapelo estis pliampleksigita kaj dum la jaro 1725 konstruigita la unua pilgrima preĝejo. Ekde 1754 ekestis nova pilgrima preĝejo, kiu du jarojn pli poste pretis kaj konsekriĝis. Dum 1960 centra altaro kaj kvin jarojn pli poste la flankaj altaroj estis starigitaj. Okaze de la kristana festotago de la Ĉieliro de Maria la 15-an de aŭgusto estas aparte festaj diservoj en la preĝejo. Dum tiu tago de la jaro 2008 la festan meson gvidis la vatikana ĉefepiskopo Malcolm Ranjith.

De la preĝejo, vojo de la kruco tra hela faga arbaro gvidas al Maria groto (norde de la loka kastelo Seifriedsberg), kie montriĝas la ikono de la funebranta Sankta Maria. La loko estas aparte adorata de profunde kredantaj katolikaj pilgrimantoj, pri kio atestas interalie pli ol milo da dankaj tabuletoj ĉirkaŭ la maria ikono.

La pilgrima preĝejo cetere en la porinfana amuzparko Legoland' Germanio estas elektita kiel tipa simbolo de la regiono Ŝvabio kaj estas miniature rekonstruita per Lego-briketoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 16′ 78" norde, 10° 32′ 52" oriente