Marigoto

(Alidirektita el Marigot)

Marigot estas la ĉefa loĝloko de Saint-Martin, la franca, norda parto de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro. La urbeto havas proksimume 5.700 enloĝantojn.

parto de la urbo

Marigot ne havas oficialan statuson de "ĉefurbo", kvankam Saint-Martin ekde februaro 2007 estas administre relative sendependa transmara kolektivo de Francio. La urbeto grupiĝas ĉirkaŭ haveno kaj havas multajn 18- kaj 19-jarcentajn konstruaĵojn en kolonia stilo. Gastaj povas elekti inter granda nombro da altkvalitaj restoracioj kaj internaciaj butikoj.

La geografiaj koordinatoj de Marigot estas 18° 4′ 11″ N 63° 4′ 57″ O / 18.06972 °N, 63.08250 °O / 18.06972; 63.08250 (mapo).

la haveno