Masero

aparato, kiu produktas koheran mikroondon amplifitan per stimulita emisio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Maser aŭ Maseruo.

Masero estas aparato, kiu produktas koheran mikroondon amplifitan per stimulita emisio.

Charles Townes kun la unua masero en 1958

Priskribo redakti

Masero produktas koheran elektromagnetan ondon, tipe ĉe mikroondaj frekvencoj, sed kelkfoje ankaŭ en radioaparataj kaj infraruĝaj frekvencoj. La lasero havas la saman fizikan principon kiel masero, sed produktas elektromagnetan ondon de videbla frekevenco.

Historio redakti

La unuan maseron konstruis la Usonaj fizikistoj Charles H. Townes, James P. Gordon, kaj Herbert J. Zeiger en Universitato Columbia en 1953. Gordon Gould inventis la nomon masero (angle maser) kiel akronimo de mikroonda amplifiko per stimulita emisio de radioj en 1957.

En 1960, la lasero, parenco de la masero, inventiĝis; komence, lasero estis nomita optika masero. En la 1960-aj jaroj, astronomoj malkovris la ekziston de naturaj maseroj en astroj (molekulaj nuboj, kometoj, planedaj atmosferoj, stelaj atmosferoj ktp.).

Pro la invento de la masero, Townes ricevis la fizikan Nobel-premion en 1964.

Uzoj redakti

Maseroj estas uzataj en atomaj horloĝoj por precize mezuri tempon. Maseroj estas ankaŭ komponantoj de radioteleskopoj kaj kosmosondilaj komunikstacioj, por senbrue amplifi la malfortan mikroondan komunikan signalo.

Eksteraj ligiloj redakti