Masonistoj el Creuse

Laboristaj migradoj > Francio > Masonistoj el Creuse < historio


De fino de la 15-a jarcento ĝis ĉirkaŭ Jaro 1900 tiu regiono, unue provinco Marche, (iĝinta post la Franca revolucio de 1789 departemento Creuse) estis fama fonto de migrantaj masonistoj laborantaj sezone dum la « bela sezono » en la urbaj centroj, precipe Parizo. Kaŭzo: Kiel pri ĉiuj labormigradoj ĉar la elir-regiono estis samtempe malriĉa agrokulture kaj kun tro abunda loĝantaro rilate la rimedriĉoj. Tial multaj viraj kamparanoj foriradis el siaj vilaĝoj ĉirkaŭ marto, kaj rehejmiĝis ĉirkaŭ novembro. (1) Ili specialiĝis pri la metioj konstruadaj, precipe masonado. Tiel la « masonistoj el la Creuse fariĝis famaj kaj gravaj. Tiu movado altiĝis ĝis la epoko de la Dua Imperio (regnado de Napoleono la 3-a ĉirkaŭ 1850-1870), dum kiu ili grave kontribuis al la egaj detru- kaj konstru-vorkoj en Parizo, grava plena novfasonado de la urbo, aranĝitaj de Barono Haussmann. Tiuepoke ilia nombro atingis 45 000. Ankaŭ en la grandaj politikaj eventoj de tiu epoko ili partoprenis: Franca revolucio de 1830, la Franca revolucio de 1848, la Pariza Komunumo (1871). Kompreneble siajn vojaĝojn ili faris piede, ope, po proksimume 50 kilometoj (10 leŭgoj) ĉiuetape. La irvojo de Creuse ĝis Parizo iris tra Issoudun, Vierzon kaj Orléans. (1) Iliaj migradoj sekvis la saman ritmon kaj direkton kiel tiuj de la gruoj, kiuj la vilaĝanoj povis vidi traflugi super siaj kapoj, tial kelkaj diradoj kunrilatigis la du (en limoza dialekto) :

       « Las gruas passin,
       Lous maçous las menin. »

(La gruoj pasas,la masonistojn ili revenkondukas.) Tial se aŭtune la virinoj vidis frue pasi la gruojn, tio signifis, ke malvarmas, kaj baldaŭ ankaŭ siaj edzoj rehejmiĝos ! La piedaj etapoj estis kutime po 60 kilometroj. Migrantoj iris are, tiu inter ili, kiu plej rapide kapablis piediri, iris antaŭe, kun la mono de la tuta grupo, kaj havis la respondecon rezervi la litojn por la tutaj, kaj iliajn vespermanĝon, la pladojn, kaj intertrakti la prezojn.

Post tiu epoko, la migrado fariĝis plurjara, poste definitiva, kaj la Creuse-anoj kontribuis, kune kun multaj aliaj malriĉaj kamparecaj francaj regionoj al konsistigo de la pariza loĝantaro. La migrado tute malaperas ĵus antaŭ la Unua mondmilito. Tiuj sezonaj migradoj profunde stampis la pensmanieron de la Creuse-anoj, ili disvastigis emon al lernado, donis al tiuj viroj, pere de siaj laboroj, streboj, politikaj luktoj, profesiaj prosperoj tiun senton de digno kiu farigis ilin, fine de la 19-a jarcento, subskribi fiere : « masonisto el Creuse ».

eksteraj ligiloj redakti