Matkoto (hebree מטקות laŭvorte:"rakedoj") estas populara pilkludo en Israelo simila al strandteniso, ofte menciata kiel la nacia sporto de la lando.[1][2] La celo estas bati etan kaŭĉukan pilkon per ligna rakedo kiel eble plej ofte tien kaj reen sen terenfalo de la pilko.[3]

Viroj liuj ludas matkoton en Tel Aviv, Israelo
Ludante matkoton

Matkoto estas senkonkura strandludo en kiu du aŭ pli da ludantoj batas pilketon tien kaj reen per rakedoj.[4] La sporto nomiĝas laŭ la rakedo, la matka; la origino de tiu vorto estas neklara.[5]

Tradicie la rakedoj estas el ligno, kvankam kelkfoje plifortigita per plasta kovraĵo. Karbonfibroj ankaŭ estas uzataj. La kapo de la rakedo povas iom varii laŭ mezuro aŭ formo. La kapoj estas cirkloformaj kun diametro de ĉ. 30 cm. La teniloj estas mallongaj, kaj kun tre eta trunko inter la tenilo kaj la rakeda kapo.

La norma pilko estas la sama kiel uzata en skvaŝo. Kvankam, komencantaj kaj mezbonaj ludantoj kelkfoje uzas pilkon kiu havas la saman mezuron kiel la skvaŝpilko, sed estas pli malpeza kaj/aŭ pli resaltema.

Referencoj redakti

  1. Fogelman, Shay (2009-07-12). Beach Paddle Battle. Haaretz. Arkivita el la originalo je 2009-08-04. Alirita 2015-08-21.
  2. Knell, Yolande, "Matkot madness: Israel's extreme bat and ball beach craze", BBC News Online, Magazine, 2013-06-16. Kontrolita 2013-06-16.
  3. Looking to Play Some Matkot? Tel Aviv’s the Place
  4. Tel Aviv beaches
  5. Rosenthal, Ruvik. (2005) Dictionary of Israeli Slang. Jerusalem: Keter. ISBN 965-07-1401-4.

Eksteraj ligiloj redakti