Hohner Musikinstrumente GmbH & Co. KG estas firmaoj en Trossingen (Germanujo), kiu produktas muzikinstrumentojn. Fondita en 1857 fare de Matthias Hohner (1833-1902), la entrepreno havis sian plej sukcesan epokon en la unua duono de la 20-a jarcento. Hohner estas aparte konata pro anĉinstrumentoj kiel buŝharmonikoj, sed ankaŭ akordionoj, bekflutoj, gitaroj kaj blovklavaroj inventintaj de Hohner en 1957. Krome la firmao produktis aliajn muzikinstrumentojn kaj inter 1968 kaj 1976 dumtempe ankaŭ komputilojn.[1][2] Dum la 60-aj kaj 70-dekaj jaroj Hohner ankaŭ produktis elektronikajn orgenojn; tiujn ankaŭ uzis profesiaj bandoj, ekz. John Paul Jones (basisto de Led Zeppelin, respondeca por uzado de klavarinstrumentoj).

Matth. Hohner AG
registrita markoprivata firmao • musical instrument manufacturing company vd
Dum 1857 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondintoj Matthias Hohner vd
Sidejo Trossingen
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr
Hohner-buŝharmoniko „Chromonica“
Forró-muzikisto ludas Hohner-akordionon „Erica“

Literaturo

redakti
  • Berghoff, Hartmut: Zwischen Kleinstadt und Weltmarkt: Hohner und die Harmonika 1857-1961; Ferdinand Schöningh, Paderborn 1997 ISBN 3-506-70785-X

Referencoj

redakti
  1. Computer vom „Bläslemacher" Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine Die Zeit vom 11. August 1972
  2. Nixdorf übernimmt Mehrheit bei Hohner GDC[rompita ligilo] Computerwoche vom 3. Dezember 1976

Eksteraj ligiloj

redakti