RX-8
Mazda RX-8
Produktanto: Mazda
Produkta tempo: 2003 - 2012
Klaso: Sportaŭto
Karoseria versio: Kupeo, kvarporda
Motoro: 1,3-litra 2-ĉambra vankelmotoro, 141 aŭ 170 ĈP (192 aŭ 231 ĈP)
Longo (mm): 4.430
Larĝo (mm): 1.770
Alto (mm): 1.340
Maso (kg): 1.390 - 1.455 kg
Antaŭa modelo: (Mazda RX-7)
Posta modelo: nenia
Simila modelo: Nissan 350Z

La Mazda RX-8 estas aŭtomobilo de la japana firmao Mazda. ĝi estas nuntempe la sola seria veturilo kun vankelmotoro sur la merkato. Ĝi posteulas la Mazda RX-7 FD, kies produktado ĉesis en aŭtuno de 2002.

La alidirekte malfermiĝintaj pordoj

La RX-8 ne havas B-kolonon, la pordoj malfermiĝas kontraŭdirekte. Tio kaj la vankelmotoro distingas ĉefe RX-8 al la kutimaj sportaŭtoj.

En 2006 aperis versio kun ebleco por hidrogena pelado (Mazda RX-8 Hydrogen RE).