MediaWiki-Diskuto:Categories1
ADMINISTRANTO BEZONATA POR CIMO-KOREKTO redakti
Saluton al ajna Vikipedio-administranto,
Mi petas vin, krei la artikolon MediaWiki:Categories1, kiu enhavu nur la vorton "Kategorio" (same kiel MediaWiki:Categories enhavas la vorton "Kategorioj"). Mi mem ne estas rajtigita krei/ŝanĝi tiun artikolon.
La kreo estas necesa por korekti jenan cimon:
Sub ĉiu artikolo kiu apartenas al (ne pli ol) 1 kategorio, legeblas nuntempe la vorto "Category" en la angla anstataŭ en Esperanto.
Amike salutas vin Oski 10:07, 2. Nov 2005 (UTC)
Dankon pro la rapida reago, tamen ŝanĝo necesas ! redakti
Dankon al Narvalo pro krei la artikolon MediaWiki:Categories1.
Tamen, ŝanĝo estas necesa: nun la artikolo-enhavo estas "[[kategorio]]", sed ĝi estu "Kategorio", t.e. sen la ortaj krampoj ("[" kaj "]") kaj kun majuskla K (same kiel la artikolo MediaWiki:Categories enhavas la vorton "Kategorioj").
Amike salutas Oski 10:39, 2. Nov 2005 (UTC)
Preskaŭ bonas, nur necesas forigi la apostrofojn. redakti
Ĉar estas sistema mesaĝo, la apostrofojn ( ''' ) ne grasigas la tekston, sed restas videblaj kiel apostrofoj. Cetere, la vorto "Kategorio" sub artikolo ĉiuokaze ne bezonas grasigon.
Tial, necesas forigi la apostrofojn.
Amike,
Oski 11:00, 2. Nov 2005 (UTC)
La cimo estas solvita!
Danke salutas
Oski 11:11, 2. Nov 2005 (UTC)