Memormonumento Zajsan

Memormonumento Zajsan (mongole: Зайсан) estas monumento sude de la mongolia ĉefurbo de Ulanbatoro kiel honoro al sovetiaj soldatoj mortigitaj en la Dua Mondmilito. Lokita sur monteto sude de la urbo, ĝi montras scenojn de amikeco inter la popoloj de la Sovetio kaj Mongolio. La murpentraĵo montras scenojn kiaj sovetia subteno por Mongolio, la deklaro pri sendependeco en 1921, la malvenko de la Japana Armeo antaŭ la sovetianoj en Halhin Gol en la mongolia limo en 1939, venko super nazia Germanio kaj tempo de paco atingita. De sur la monteto oni vidas panoramon de Ulanbatoro.