Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

MEMORPINGLO (germane: Denknadel) okulfrape memorigas pri la sorto de kuncivitanoj persekutitaj dum la Dua Mondmilito respektive la jarojn antaŭajn ekde 1933.

Memorpinglo je la honoro de la murdita lernantino Naomi Rosenblüth (nask. en 1926, forpelita el Germanlando en la 28.10.1938, +1942), starigita apud la Evangelia Konsilantargimnazio en Erfurto.

Same kiel la stumbligaj pavimŝtonetoj en aliaj germanaj urboj ankaŭ la memorpingloj servas por honorigi la viktimojn de la nazia teroro. Tiaj memoriloj stariĝis sole en Erfurto, ekde 2009 sume naŭ, la lasta en 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Kathrin S. Seidel, "Opfern einen Namen geben: Die 6. Erfurter Denknadel erinnert an Naemi Rosenblüth", en: Prima 2012 (=Jahrbuch des Evangelischen Ratsgymnasiums Erfurt, 14), p. 113-116.

Eksteraj ligiloj redakti