Mengabril

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Mengabril estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 488 loĝantoj sur areo de 43,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas mengabrileños.

Mengabril
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06413
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Lorenzo Garrido Garrido
Demografio
Loĝantaro 488  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 56′ N, 5° 56′ U (mapo)38.936388888889-5.9330555555556Koordinatoj: 38° 56′ N, 5° 56′ U (mapo) [+]
Alto 253 m [+]
Areo 43,8 km² (4 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mengabril (Ekstremaduro)
Mengabril (Ekstremaduro)
DEC
Mengabril
Mengabril
situo en Ekstremaduro
Mengabril (Hispanio)
Mengabril (Hispanio)
DEC
Mengabril
Mengabril
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mengabril [+]
vdr

Situo redakti

Mengabril estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 253 m; je 117 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 40 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 43,8 km². La vilaĝo estas survoje el Guareña al Don Benito je nur 5 km de tiu urbo el kiu dependas por provizoj, komerco, administrado ktp.

Historio redakti

Spite sia malgrandeco la vilaĝeto suferis dum la du lastaj militoj, nome dum la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis la nomata Batalo de Medellín inter Medellín, Don Benito kaj Mengabril, kie mortis pli da 10,000 hispanoj. Dum la Hispana Enlanda Milito Mengabril restis en respublika flanko el 1936 ĝis 1938, sed Guareña jam estis en la teritorio de Francisco Franco, do la vilaĝo senloĝiĝis pro proksimeco de la fronto kaj militaj operacioj.

Eksteraj ligiloj redakti

(en la hispana) Informaro pri Mengabril