Eldonejo Mentor

(Alidirektita el Mentor Kiadó)

Mentor Kiadó estas hungarlingva libroeldonejo en Târgu Mureș (Rumanio)

Historio redakti

La eldonejo estis fondita en februaro 1992 de la kunlaborantoj de la beletristika revuo Látó. Ĝi komencis funkcii kiel eldonejo en 1993 por eldoni la verkojn de la nuntempaj transilvaniaj verkistoj. Ekde 1998 ĝi aperigas ĉiu jaron 40-50 titolojn.

Ĝiaj libroserioj redakti

  • Minoritates Mundi - verkoj de popoloj vivantaj kiel malplimulto.
  • Verkoj de transilvaniaj verkistoj inter la du mondmilitoj.
  • Könyvbarát - verkoj de klasikuloj neeldonitaj aŭ forgesitaj.
  • Verkoj de Albert Wass.
  • Erdély Emlékezete - verkoj pri historio de Transilvanio.
  • Kriza János Néprajzi Társaság Könyvtára - etnografiaj verkoj.
  • Mentor Művészeti Monográfiák - belartserio.

Eksteraj ligiloj redakti