Mercy, Mercy, Mercy

Mercy, Mercy, Mercy estas ĵaz-komponaĵo, kiun Joe Zawinul en 1966 verkis por Julian „Cannonball“ Adderley. La balado aperis en la albumo de Adderley Mercy, Mercy, Mercy! Live at 'The Club' . La komponaĵo fariĝis surprizfuroraĵo, atingis la unuan rangon de la ranglisto Billboard. Marlena Shaw verkis tekston al la instrumenta komponaĵo.

Sekvatempe multaj muzikistoj nove surdiskigis, aparte en la jaro 1967 The Buckinghams, kiuj atingis kun sia kantversio rangon kvin de la bilborda ranglisto, sed samjare ankaŭ Johnny Guitar Watson kaj Larry Williams. Sekvis pluaj interpretaĵoj, ekz. tiuj de Ernestine Anderson, Eddie Jefferson, Jimmy McGriff kaj Buddy Rich, kaj faris la kanton ĵaza normkanto. Ankaŭ sekvageneraciaj muzikistoj kiel Monty Alexander, Kevin Eubanks, Maceo Parker kaj Nils Landgren interpretis la Zavinulaĵon. Plej laste ĝin surdiskigis Dana Owens, konata kiel Queen Latifah, je „klasike“ aranĝita versio.

La bazan melodion de la originala versio Joe Zawinul ludis mem per elektra piano de Wurlitzer.[1] Interesege je tio estas ankaŭ la gospeleca antaŭludo de Zawinul por la peco post la enkonduka parolado de Adderley, kiu bone trankondukas en la veran pecon mem.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti